Ni urĝe ŝanĝu la paĝaron

Al retestro: ni devas ŝanĝi la haŭton urĝe. Mi mem povas (1) aktualigi la version de drupalo al la versio 5.9 kaj (2) dezajni rapide novetan haŭton, kaj mi aldonos novajn karakteristikojn kiel 'Puraj tttpaĝoj', ĉu bone?

Mi nun havas tempon, en unu semajno ne... :) se vi volas sendu al mi la datumbazon kaj datumojn por ke mi laboru en mia servilo kaj poste mi sendos denove ĉion al vi.

amike,
joan

mi samopinias

Jes, mi konsentas kun Joan. Mi ne scias kiu estas la nuna adminstranto, sed kial ne havi pli ol unu ? Mi subtenas ke Joan ankaux estu administranto de la retejo.

Ankaux laux mi indus plibonigi cxi-pagxaron, estas dauxre kelkaj fusxetoj, ekzemple, foje mi ensalutas plurajn fojojn sen kapabli afisxi komentojn, mi ne komprenas kial. Sxajnas ke ankoraux la pagxaro ne estas tre ampleksa, eble indus gxisdatigi al 6.x ?

Pli kaj pli da esperantistoj uzas drupalon, Eble indas trovi manierojn/ilojn por faciligi komunikadon inter tiuj homoj, pere de cxi-retpagxo aux alimaniere ??

/boris

karaj, cxu neniu respondas

karaj,
cxu neniu respondas pri la projekto?