Post Drupalo 6

Drupal 6 aperis antaux kelkaj monatoj, kaj gxin tradukis Chuck. Nun aperis por Drupal 6 la gravaj moduloj CCK, Views, kaj Organic Groups, kaj Chuck tradukos ilin cxi monate.

Jam estas suficxe multe da sukcesaj eo-projektoj povigataj de Drupalo. Ni tutcerte pruvis, ke nia aliro estas ne nur vivkapabla, sed ege efika. La artikoloj de Joan (pri Klaku) kaj mi (pri Drupalo) aperis cxi monate en Kontakto 2008:2.

Fine de la monato komencigxos IJK en Hungario, kaj 27-30an de auxgusto okazos Drupalcon, ankaux en Hungario. Drupalcon kreskas cxiujare, kaj cxi-foje estos >500 partoprenantoj.

Kion ni nun faru?

Estus bonege vidi la visagxojn de esperantistoj inter la fotoj de la partoprenantoj de la Google Summer of Code.

Kiu iros al IJK 2008?

Mi iros!

saluteton

Bedauxrinde mi ne cxeestos cxijare pro laboraj kialoj, sed informu en la forumo se vi kunvenas.

Mi multe kontentas pro la nuna situacio de Drupalo gxenerale kaj la Esperantaj Drupaloj.

Dankon al cxiuj tradukistoj kaj programistoj por grandigi tiun teknologion liberan! Ni estas granda teamo!

joan