Urgxe: Bezono de multlingva konektiga retejo (promocio de Esperanto kaj Drupalo)

"Trovu la ringon perditan" (www.findthelostring.com, http://olympics.wikibruce.com) estas pli informa) estas profesie farita ARG kun jam pli ol 150 000 ludantoj. La ludo estas cxirkaux la olimpikaj ludoj ("savi la mondon" estas tasko por la lasta tago de la olimpikoj), kaj oni kalkulas ke gxi havos almenaux 1 miliono da ludantoj en auxgusto. La ludantoj kune solvas misterojn per kluoj kiuj ekaperas en diversaj lokoj cxie en la mondo.

La cxefa lingvo de la misteroj estas Esperanto, kvankam la plejparto de ludantoj ne parolas gxin. La ludantoj fakte parolas aux la anglan, aux germanan, aux francan, aux hispanan, aux portugalan aux cxinan aux japanan, cxar la ludon komencigis 6 separataj homoj el tiuj lingvogrupoj. Grandaj partoj de la ludantaro ne povas komuniki, sed ili tamen devus kunlabori por solvi la misterojn... tial homoj sxatus havi konektigan retejon, socialan reton. Sed programi tute novan tian retejon antaux auxgusto ne eblos. Tial mi rekomendis Drupalon kaj mi fakte jam kreis prov-instalon cxe www.learnlangs.com/ringo - poste ni havos www.trovularingonperditan.com.

Mi cxiutage laboras tre longe, do mi ne havas multe da tempo kiun mi povus investi, kaj mi facile kredos ke ankaux vi estas okupita. Tamen gravas ke ni funkciigu la retejon kiel eble plej baldaux por montri al la mondo kaj ke Esperanto konektas la homojn kaj ke Drupalo estas bonega funkcianta solvo por certaj problemoj. Tial mi elpensis novtipan solvon: mi kreis malferman administrantan konton kaj mi petas ke vi ensalutu kaj faru taskon kiam vi havas horon aux du. La ensalutnomo estas "Administranto" kaj la pasvorto estas la nomo de la anglalingva ino kiu ekvekigxis sen memoro en labirinto.

Jen listo de funkcioj, kiujn ni nepre bezonas:
- uzantoj povas registrigxi kaj indiki sian pozicion (mape kaj tajpe)
- la pozicioj de cxiuj ludantoj videblas en granda mapo
- en profilo la ludantoj povas indiki cxiujn lingvojn kiujn ili scipovas
- en profilo la ludantoj povas indiki kiun antikvan forton ili havas (sofia, thumos, chariton, dikaiosune, sophrosune aux mythopeia)
- eblas sercxi por homoj en specifa lando aux loko, eblas sercxi por homoj kiuj scipovas certan lingvon aux kun certa forto
- cxiu uzanto povas skribi artikolojn, blogojn, forumerojn, librojn
- cxiuj tiaj skribajxoj estas tradukeblaj kaj cxiu rajtas traduki
- estus mojosega se ankaux blogeroj el RSS (la blogeroj de la 6 homoj kiuj ekvekigxis sen memoro; ili estas ludestroj) povus esti tradukitaj
- facile inkluziveblas fotoj kaj videoj
- forumeroj, blogoj, fotoj ktp ricevu plurajn etikedojn por pli facile sortigi ilin: ekzemple "antikva sporto, misio, thumos, Kalifornio, trejnado"
- la etikedoj devas esti tradukeblaj, tiel ke oni povas facile trovi cxiulingvajn blogerojn ktp. pri temo
- la cxefpagxo montru etikedo-nubon kaj la plej novajn okazajxojn (novaj blogeroj, novaj forumeroj, kaj tiel plu)
- la menuo de la pagxaro devas esti evoluita
- la aspekto de la pagxaro prefere similu al findthelostring.com aux la vikio-pagxo
- estus bona se la uzantoj povas plani eventojn kaj komuniki ilin per la pagxaro, ekzemple trejnado-eventoj aux renkontigxoj
- mi poste volas inkluzivi jxavo-skripton per kiu cxiuj esperantlingvaj skribajxoj povas esti legita de ne-esperantisto, legu pli en la esperantlingva diskutejo pri la ludo: http://groups.google.com/group/tlrp/browse_thread/thread/2e3d392c228c23a5

Do, se vi scias kiel realigi unu aux pluraj el tiuj taskoj, ensalutu kaj simple faru. Dankegon!