Klaku tute reinstalita en nova servilo

Do, fine gxi realigxis, Klaku jam estas en nova servilo (tiu-cxi mem kie ankaux logxas drupalo.org) kaj nun funkcias bone.

Mi devas diri ke tiu-cxi drupala distribuo, Drigg, multe bonas kaj mi estas kontenta cxar nun mi vere 'kontrolas' la masxineton :-) antaux, per Pligg, mi timis perdi la informojn aux ke la Spam-robotoj mortigu la novajxojn.

Mi ne instalis novajn modulojn sed mi studas la ideon de uzi 'newsletter' por, de tempo al tempo, informigi al la geuzantoj pri la novajxoj rilate al la projekto.

Nun mi studas, krom informigi per la modulo 'newsletter', aldoni la butonon de "Klaku tiun-cxi novajxon" en eksteraj pagxaroj.

Interesuloj, eniru kaj partoprenu en la teknikaj forumoj de Drigg. Dankon.

joan

Informilo

>mi studas la ideon de uzi 'newsletter' por,
>de tempo al tempo, informigi al la geuzantoj
>pri la novajxoj rilate al la projekto

Bona ideo. Mi ne volas viziti Klaku cxiutage, sed cxiusemajne vi povas memorigi min.

Cxu vi faros similan por Monda Kalendaro?

eble jes

Por Monda Kalendaro estus interese... cxar oni ne devas viziti tiun pagxon cxiam... tamen Klaku havas alian filozofion kaj oni devas viziti regule :-)

Informilo povas allogi

Sed informilo povas ankaux allogi homojn al la retejo por pli da detaloj.

Kial "Beta"?

Kial la titolo de Klaku estas "Klaku.net Beta"? Cxu gxi ankoraux estas beta?

libera softvaro, cxiam sen garantio

kaj kompreneble.... cxiam Beta :-)