Drupalo kaj Pligg (ie, Klaku)

Mi lastatempe ŝanĝetis la temon de Esperanto-USA por aldoni ligilojn por Klaku. Ĝi estas pli bona ol nenio, sed estus multe pli bone produkti modulon kiu povas doni "Klaku" butonojn kiuj scias ĉu artikolo jam estas Klakita kaj permesas ke oni aldonu voĉdonon. Por Digg, estas la drupala modulo "Digg this", kiu oftertas tiun kapablon, sed ĝi baziĝas javaskripta dosiero kiun subtenas Digg. Laŭ mia scio, Pligg ne ofertas tion. Mi demandas, ĉu ûi volas fari tion por Pligg kaj Drupalo?

Drigg

Cxu vi auxdis pri Drigg?

Jes.

Jes, mi trovis tion dum mi serĉis kaj, se oni volus mem krei aŭ konkurenci "klaku.net" tiu estus ebla elekto. Sed "klaku.net" jam ekzistas kaj nun necesas kunlabori kun ili.

Cxu Drupaligi klaku.net?

Konkurenci? Ne--gxi estas farita de Joan! Sed Joan jam drupaligis www.mondakalendaro.org, kaj eble li iam ekvolos drupaligi klaku.net.

Joan, cxu indas? Cxu malfacilus?

saluton

Indas, indas... :-)

Mi jam parolis pri tio kun limako, kaj ni studas Drigg.

Ĉu iu el vi imagas kiel transporti la datumojn de la nuna datumbazo al Drupalo? la plej malfacila afero estas tio, la translokigo da informo.

amike,
joan

informo

Sal' limato, mi ne komprenis la ligilon http://www.panix.com/~dwolff/docs/uxi.html ke vi aldonis, ĉu estas eraro aŭ mi ion miskomprenis?

Aliflanke, mi iras legi tiun modulon ke vi komentas.
Antaŭdankojn.

La vorton "ŭi"

Mi pardonpetas. Ĝi estas ŝerceto. David Wolff kreis la novan vorton "ŭi" por priskribi la fakto ke homoj ofte diras "ni faru tion" kiam ili vere volas diri "iuj (ne mi) faru tion". Do, kiam mi proponas projekton kiun mi mem ne povas fari (sed nur iel "helpos") mi emas diri "ŭi faru tion" por indiki ke mi mem ne havos la tempon nek kapablon regi la aferon.

Legu tion

Rilate al tiu ĉi temo:

http://www.drupalo.org/?q=node/74

amike,

joan