Forpreni php-datenbazoj

Saluton cxiuj!

Jen novkomencanto de Drupalo kiu ne havas la bazajn konojn de php ktp. Post iom da ludado cxe la servilo kaj kreado de diversaj datenbazoj, mi volas forpreni kelkajn. Precipe tiuj kiuj estas ne-Drupalaj, kiujn mi decidis forlasi cxar mi finfine elektis Drupalon kiel ttt-ilo. Tiuj malnovaj rubaxjoj nur kusxas tie. For, for!

Gxis nun mi forprenis kelkajn per la "unu-post-unu-tekniko", sed tiu maniero frenezigas min. Mi divenas ke la frazo "DROP TABLE 'CMS_*'" povus funkcii, sed mi volus ke iu kun iom pli da SQLaj konoj gvidu kaj avertu min antaux ol mi faros ion vere stultan.

Mi havas plurajn datenbazojn kaj la CMS_ havas eble 50 tabelojn aux pli. Mi esperas ke eblas per la "*" forpreni cxiujn samtempe. Cxu?