6 paŝoj por aldoni aŭtomatan ligilon de Klaku sur Drupalo

El mia blogo en TEJO:

Karaj blogistoj kaj retestroj, ĉu vi deziras ke viaj geuzantoj sendu viajn novaĵojn rekte al Klaku aŭ al aliaj paĝaroj? Do, tiu ĉi artikolo povas esti grava por vi.

Ligilo al Klaku

Mi sekve eksplikos la paŝojn bezonatajn por aldoni ligilon aŭtomatan de Klaku sur via Drupalo (via drupalo devas esti bone instalita kaj konfigurita). Se vi ne konus Drupalon, bv viziti la oficialan paĝon esperantan de la projekto www.drupalo.org kaj informiĝu iomete pri ĝi kaj sekve skribu viajn dubojn ĉe la forumo.

Bone, jen la 6 paŝoj simplaj por aldoni la 'K' sur via sistemo:

- 1. Elŝutu la modulon "Service Links" el la paĝo oficiala: http://drupal.org/project/Modules/name (elektu la korektan version por via Drupalo).

- 2. Kopiu ĝin en la dosiero 'modules' de via Drupalo kaj malkompaktigu ĝin tie.

- 3. Nun aktivu la modulon "Service Links" per administri > moduloj en la administra-menuo de via Drupalo.

- 4. Kaj jen. La modulo estas aktivita. Nun ni devas modifii la modulon por ke ĝi aldonu ligilon al Klaku. Do ni editu la dosieron 'service_links.module' kaj proksimume je la linio 64 vi legos:


$form['what_links_to_show']['service_links_show_digg']

ĉu vi jam trovis? Do, tiu ĉi paŝo temas pri kopii tiujn liniojn kaj krei la saman kodon sed kie oni aperos krom 'digg' la ligilo 'klaku', do, vidu la sekvan kodon kaj vi faru same:

$form['what_links_to_show']['service_links_show_klaku'] = array(
'#type' => 'checkbox',
'#title' => t('Show Klaku link'),
'#return_value' => 1,
'#default_value' => variable_get('service_links_show_klaku', 1),
);

- 5. Kaj nun, la lasta modifio en tiu dosiero estas kiam komencas la propran servon de via bildo Klaku. Do prosime al linio 303 vi legos:


/**
* Function that renders the service links.
* This is the function themers want to call to insert the service links.
*/

Kaj, sekve al la linioj de 'digg', vi kopiu la kondicon 'if' el 'digg' tiamaniere:


if (variable_get('service_links_show_klaku', 0)) {
$links['service_links_klaku'] = theme('service_links_build_link',
t('Klaku'), "http://klaku.net/submit.php?phase=2&url=$url&title=$title",
t('Klaku tiun cxi novajxon'), 'klaku.png', $nodelink);
}

- 6. Fine, elŝutu la bildon malgrandan de Klaku rekte el la artikolo http://www.tejo.org/ca/node/502

Ligilo al Klaku

Ek' al Klakumad'
Skribu min se vi havas dubojn pri tio.