Drupalo
Komunumo en Esperanto
Miaj du lastaj projektoj
Saluton cxiuj,
jen la lastaj projektoj konstruitaj de mi:
Essential & Events estas enterpreno kiu organizas kunvenojn, kongresojn kaj festojn. La ttt-pagxo estas tute konstruita per Drupalo. Ni uzis la kutimajn modulojn de Drupalo kaj pretigis puran kaj blank-koloran hauxton.
Castelloneo estas kultura agendo kaj enterprena direktorio por la regiono de Castelló, Valencilando. Ni uzis calendar, simplenews, CCK, Views kaj send_links modulojn. La dezajno estis tute kreita de mi laux la indikoj (en .psd formato, el Photoshop) de la kliento.
Mi tion publikigis nur por via scio kaj por publikigi novajn kaj originalajn drupal-projektojn en Drupalo.org :-)
amike,
joan
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

