Drupalo ĉe Kongresoj

Mi proponas organizi fadenojn kaj labor-sesiojn pri Drupalo ĉe Esperanto-kongresoj. Mi proponos ion tian ĉe la usona Landa Kongreso kiu okazos je la 22a-25a de majo, 2009. Mi ankaŭ volas proponi similan fadenon ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto je la 9-a-12a de oktobro 2009.

Ni povas uzi la tempon por diskuti Drupalon, interŝanĝi solvojn, kaj decidi pri estontajn planojn, sed ankaŭ por re(k)ta kunlaboro je iu projekto (ekz tiu de Tom Geller pri la retpaĝaro de UEA). La loka reta festo kiun ni faris por ekuzi drupalon por E-USA estis tre sukcesa.

Ĉu aliaj venus kaj partoprenus?

Tio estas bonega ideo. Se mi

Tio estas bonega ideo. Se mi logxus proksime al renkontigxoj internaciaj mi partoprenus sendube, sed nuntempe mi ne povas vojagxi for cxar finis miajn feriojn.

En decembro estos la Kataluna Esperanto-Asocio, organizita de nia asocio kaj ankaux de mi, tie estus bone sed neniu kataluna estas en la komunumo de www.drupalo.org

Se finfine vi kaj aliaj renkontigxas en la usona landa kongreso aux en la auxtuna renkontigxo mi deziras ke tiaj labor-tagoj estu bonaj.

PD: en la Kataluna Kongreso mi prelegos pri KLAKU.net, kaj iamaniere ankaux pri Drupalo kaj la drupala komunumo. Mi informos en tiu cxi forumo.

gxis kaj kis'

Esperanto cxe Drupal-Kongresoj

Cxu suficxas da drupalistoj en eo-kongresoj? Versxajne vi prelegus al homoj, kiuj Drupalon ne konas.

Inverse, ni povus organizi kunvenojn de esperantistoj en Drupal-kongresoj. Imagu, se E@I havus siajn kunvenojn kune kun Drupalcon! Estus bona ebleco varbi. Dum la lastaj tri jaroj mi sponsoris partoprenadon de esperantistoj en Drupalcon/Euxropo.

Mi rekomendas ke ni faru ambaux, se niaj nombroj suficxos.