Bazaj moduloj de Drupalo

Drupalo, same kiel multaj aliaj EMS-oj estas bazita sur modula sistemo. Modulo estas parto de la sistemo, kiu havas iun specialan funkcion (ekz. forumo, paĝoj, katalogo ktp.).
Modulojn por Drupalo eblas dividi al tri kategorioj: bazaj kaj nepre bezonataj (ili estas en baza versio de la sistemo kaj sen ili la sistemo ne funkcios), bazaj aldonaj (ili estas en baza versio de sistemo, sed oni povas aktivigi ilin nur kiam estas bezono) kaj aldonaj (tiuj moduloj povas esti alŝaltitaj al Drupalo kaj estas distribuataj aparte de la baza sistemo).

Bazaj kaj nepre bezonataj moduloj de Drupalo:
Block - Regas kampojn (blokojn) kiuj montriĝas ĉirkaŭ la ĉefa enhavo.
Filter - Prizorgas filtradon de enhavo dum preparado por montrado.
Node - Permesas ke enhavo povu esti eldonita al la retejo kaj montrita sur paĝoj.
System - Prizorgas ĝeneralan agordon de la retejo por administrantoj.
User - Aministras uzantan registradon kaj ensalutan sistemon.
Watchdog - Logoj kaj notoj pri sistemaj eventoj.

Bazaj aldonaj moduloj:
Aggregator - permesas regi aperadon de RSS, RDF ks.
Archive - Montras kalandaron por navigi malnovan enhavon.
Blog - Ŝaltas eblon teni facile kaj regule ĝisdatitan retejon aŭ blogon.
Blogapi - Permesas al uzantoj afiŝi enhavon uzante programojn kiuj subtenas API-ojn de XML-RPC-blogojn.
Book - Permesas al uzantoj kunlabore aŭtori libron.
Comment - Permesas al uzantoj komenti kaj diskuti eldonitan enhavon.
Contact - Pere de tiu modulo eblas krei kontaktformojn en via retejo.
Drupal - Registras vian retejon en la centra servilo de Drupalo kaj permesas al viaj uzantoj uzi iliajn uzantnomon kaj pasvorton sen aldonaj registriĝoj en pluraj retejoj.
Forum - Ŝaltas diskutojn fadene pri ĝeneralaj temoj.
Help - Administras montron de la reta helpo.
Legacy - Provizas malnovajn prizorgilojn por ĝisdatigoj de malnovaj Drupal-instaloj.
Locale - Ŝaltas tradukon de uzanta interfaco al la aliaj lingvoj, krom la angla.
Menu - Permesas al administrantoj redakti navigajn menuojn de la retejo.
Page - Ebligas kreadon de paĝoj kiuj povas esti aldonitaj al la naviga sistemo.
Path - Permesas ke uzantoj renomu ttt-adresojn.
Ping - Sciigas aliajn retpaĝojn kiam via ttt-ejo ĝisdatiĝas.
Poll - Permesas ke via ttt-ejo kaptu voĉojn en diversaj temoj en la formo de demandoj kiuj havas multajn elektojn.
Profile - Subtenas agordeblajn uzantprofilojn.
Search - Ŝaltas serĉon de ŝlosilvortoj en la retejo.
Statistics - Skribas logojn de aliro por via retejo.
Story - Permesas al uzantoj eldoni rakontojn, artikolojn aŭ similan enhavon.
Taxonomy - Ŝaltas kategoriadon de la enhavo.
Throttle - Prizorgas mekanismon por malebligi nenecesan enhavon, por regi troan retejan trafikon.
Tracker - Ŝaltas trakadon de lastaj afiŝoj por uzantoj.
Upload - Permesas al uzantoj alŝuti kaj alkroĉi dosierojn al enhavo.

Moduloj ĉe Drupal.org