Eble la plej granda Drupal-projekto en Eŭropo

Saluton,
mi volas informi al vi pri la projektoj starigita de mi antaŭ unu jaro, ĉar iamaniere estas grava kaj kiel mi anoncis en la titolo, eble ĝi estas la plej granda (geografie) projekto farita per Drupalo en la tuta Eŭropo. Ni vidos.

Mi estas komputilisto kaj laboras por mia regiona registraro en la nordo de Valencilando, en Castelló. La Publika Administracio ĉi-tie havas multe por fari. Mia departamento zorgas pri la teknikaj problemoj kaj retaj infrastrukturoj de ĉiuj urbodomoj, proksimume 130, kaj ni laboras je multaj malsamaj projektoj.

Inter tiaj projektoj, ni decidis antaŭ unu jaro starigi projekton por konstrui ttt-paĝojn por ĉiuj urbodomoj per libera programaro por faciligi la komunikon inter urbodomoj kaj civitanoj. Ni provis diversaj programarajn sistemojn dum la unuaj kvin aŭ ses monatoj (Typo3, Pista Local, Pista Local +, Plone, SPIP, kaj aliaj) kaj fine Drupalo venkis ĉar ĝi estas la plej alloga, profesia, bone programita kaj kun ege granda komunumo tra la tuta mondo.

Ni komencis, do, la "Projecte Web Municipal" (Projekto de urbaj) povigita de Drupalo. La adreso estas http://sepam.dipcas.es/portals. Ni modifiis dek malsamajn haŭtojn kaj oferis ĝin al la urbodomoj. ĉiuj 6 monatoj ni organizis kurson por 16 personoj, responsuloj Unu jaro post, en oktobro 2008, ni jam konstruis pli ol 70 ttt-paĝojn kaj la projekto estas pli fama en mia regiono kaj en la tuta kataluna kaj hispana komunumo.

Jen la globala listo da projektoj: http://sepam.dipcas.es/portals/ca/ajuntaments_adherits
Ne ĉiuj projektoj estis aldonitaj ĉi-tie, semajnon post semajno ni aldonas la novajn.

Ni ŝatus ne konstrui tiom da paĝaroj kaj krei pli bonajn dezajnojn, tamen ni ne havas multe da tempo ĉar nur du personoj laboras en tiu projekto. Iom post iom, ĉu ne?

En la hispana ŝtato ekzistas pliajn projektojn pri Drupalo en la Publika Administracio kiel http://www.xunta.es, http://santclimentdellobregat.cat, http://www.somontin.info, ktp... kaj tio evidentiĝas ke Drupalo havas estontecon en la privataj enterprenoj sed ankaŭ en la publikaj :-) Ankaŭ mi povus aldoni aliajn Publikajn Universitatojn sed mia projekto nur temas pri urbodomoj.

Nia servilo estas GNU/Linukso kaj ni havas Apache paĝarservilon kun PHP 5 kaj datumbaz-servilon MySQL, kaj ĉiam funkcias ege bone. Mi konstruis kelkajn 'multisites' sed nuntempe ni aktualigas la malsamajn lokojn kaj ni separiĝas la projektojn en malsamajn servilojn.
La nuna situacio estas iom komplika ĉar la projekto kreskegas kaj estas malfacile administri grandan sistemon per 'multisites'. Sed nuntempe ĉio enordas kaj la servilo nuna bone reagas.

Alloge, profesie, liberfonte, publike.... kaj senpage. Jen libera teknologio! Jen Drupalo!

(Mi dankus tradukon al viaj lingvoj en aliaj drupal-forumoj. Ne estas facile por ni propagandi nian projekton.)

amike,
j.

Esperanto.org

Esperanto.org, .net, aux UEA povus uzi tian strukturon por subteni landajn kaj lokajn asociojn, cxu ne?