Traduko al esperanto de saluta mesagxo

La samideano Tom rakontis al mi ke la saluta mesagxo, post la registrado, en www.drupalo.org aperas en la angla lingvo kaj ne en Esperanto.

Mi rakontis al li ke mi ne administras drupalo.org sed en aliaj projektoj en Esperanto starigitaj de mi jam aperas tradukita la mesagxon.
Do, al administranto, mi kopias sube la tradukitan saluton por ke vi aktualigu ankaux gxin en drupalo.org

!username,

Dankon pro via registriĝo ĉe !site. Vi nun rajtas ensaluti al !login_url uzante la jenajn uzantnomon kaj pasvorton:

uzantnomo: !username
pasvorto: !password

Vi ankaŭ rajtas ensaluti alklakante ĉi tiun ligilon aŭ kopiante kaj algluante ĝin en vian retumilon:

!login_url

Tio estas unu-foja ensaluto, do ĝi povas esti uzata nur unu-foje.

Post la ensaluto, vi alidirektiĝos al !edit_uri, por ke vi povu ŝanĝi vian pasvorton.

-- !site teamo

amike,
joan