Mi serĉas servilon...

Saluton,
Du projektoj kun sufiĉaj uzantoj, klaku.net kaj mondakalendaro.org havas problemojn lastatempe, temas pri mia servilo phpwebhosting.com en Usono, gxi funkcias malbone kaj malrapide de la lastaj 2 monatoj, eble ĉar nun 2.000 homoj vizitas Klaku.net ĉiutage, eble ne... mi ne scias.

Ĉu vi povus konsili al mi alian servilon?
Mi serĉis sufiĉe en la reto sed ĉiam estas homoj kiuj konsilas iun enterprenon kaj poste alia homo komentas kontraŭ tiu enterpreno.

Kion fari? Tio estas urĝega ĉar temas pri projektojn kun "iom" da famo.

dankon,
j.

bone, hodiaŭ ĝi funkcias

bone, hodiaŭ ĝi funkcias sufiĉe bone kaj rapide, phpwebhosting.com ion faris kaj solvis la problemon.

Mi ne scias. Mi devas atendi kaj studi la situacion pli trankvile :)
amike,
j.