Kiel ĉapeligi aŭtomate la iksajn vortojn publikigitaj de la uzantaro en Drupalo

Tiu ĉi malgranda artikoleto temas pri teknikaĵo instalita de mi hodiaŭ por la paĝaro de KLAKU.net ĉar jam de antaŭlonge mi havis tiun ideon kaj volis ĝin adapti por la paĝaro.

Mi volis ke kiam uzanto publikigas "Cxijare, la gxardeno..." aperus aŭtomate "Ĉijare, la ĝardeno...". Tiu ĉi karakteristiko ankaŭ ekzistas en la bonega projekto LERNU.net.

Kaj jen mia solvo:

Unue, mi devas diri ke eblas fari tion per PHP-a funkcio, str_replace, kaj programi propan filtron en la arkivo template.php de via haŭto, aŭ instali modulon por fari tion.

Instalu 'Custom filter"

En la moduloj de Drupalo ekzistas kategoriojn pri filtroj, tie mi trovis "Custom Filter" kaj provetis kiel ĝi funkcias.

"Custom Filter" instaliĝas facilege, kiel ĉiam oni instaliĝas la modulojn en Drupalo. Simple kopii la dosieron en /modules kaj poste aktivu ĝin en la administrejo.

Konfiguru viajn filtrojn

Nun vi devas aldoni filtron propran: eblas ŝanĝi la grandajn literojn por malgrandajn (krom SALUTON havi saluton), aŭ krom " :) " aldoni amuzan vizaĝeton, ktp, ktp, ktp... ĉio eblas fari per tiu ĉi modulo.

Tiu modulo "Custom filter" funkcias per dosiero XML-a kun la reguloj kaj subreguloj ke vi volas instali en via paĝaro. Ĝuste kiam instalas la modulon vi havas XML-an dosieron kun ekzemploj por ke vi komprenu kiel ĝi funkcias kaj ĝi enhavas modulojn el Mediawiki por konverti '''saluton''' en saluton, aŭ matematikajn formulojn, ktp, ktp...

Mia dosiero por ĉapeligi iksajn vortojn en Drupalo

Bone, ĉi tie vi havas la dosieron modifita de mi por la paĝaro KLAKU.net

Mi anoncis tiun novan karakteristikon en la blogo de Klaku.net, kiel kutime, por informi al la uzantaro.

Ĉiuj duboj, komentoj aŭ kritikoj estos bonvenaj en Drupalo.org :)

Bonege!

Mi jxus eklernis Drupalon en la Drupalcon, kaj jam ekprilaboris pagxaron por iu E-evento - uzante Drupalon. Mi jxus sercxis kiel fari tiajn aferojn (cxar mi tuj komprenis ke mi ion tian bezonas, kaj estante novulo ankoraux ne konis tiun "Custom Filter"), kaj trovis vian mesagxon! Dankon!