traduko finita: CCK, OG (Organaj Grupoj), Vidoj (Views)

Mi hieraŭ-vespere alŝutis la tradukon de la CCK, OG kaj Vidoj al CVS. Estus belege se iuj el vi povus elŝuti ilin kaj vidi ĉu ili bone funkcias por vi. Cetere, mi estos en London je la 14-26 de aŭgusto, do eble ne povas rapide reagi dum tiu tempo. Ĝuu la tradukon!

(Mi tradukis ĝin kaj Yves Nevelsteen provlegis.)

Kie gxin trovi?

La dato de las lasta versio de la Esperanta traduko de Drupal estas 31 May 2008. Kie trovigxas la tradukoj de la 3 kromaj moduloj? Eble vi donu ligilon.

Mi tre ĝojas! Dankon Chuck

Mi tre ĝojas! Dankon Chuck pro tiu bonega laboro, kaj ankaŭ mi dankas al Yves! Mi aplaŭdas al vi du ĉar temas pri ege fruktodona laboro.

antaŭen ĉiam,
joan