DrupalKonferenco 2007 en Barcelono

Karaj,
Kun plezuro mi invitas vin al la 2007a Drupal-Konferenco okazonta en Barcelono dum la 19an ĝis la 22a de septembro.

Por pliaj informoj vizitu la paĝaron oficialan:

http://barcelona2007.drupalcon.org/

sanon kaj drupalon!

Invito al DrupalCon, Barcelona, 19-22.09.2007

Ni dissendis la jenan inviton al E@I-anoj:

--------------
La Esperanta traduko de la populara Enhav-Mastruma Sistemo (EMS) Drupal 5 nun haveblas cxe
http://drupal.org/project/Translations
Gxi estos bona reklamo por Esperanto, sed pli grave gxi estos povigilo por nova generacio de pagxaroj en Virtuala Esperantio. EMS provizas modulojn por diversaj tipoj de enhavo, ekzemple pagxoj, forumoj, uzantoj, kaj bildoj—framon por fari modernan virtualan bibliotekon aux komunumon. Drupalo estas unu el la plej popularaj senpagaj malfermit-kodaj EMSoj.

Ni baldaux faros "instalprofilon" Esperanto, ke oni povu instali Drupal auxtomate en Esperanto kun speciale evoluita hauxto "Esperanto":
http://drupal.org/project/Installation+profiles
Iloj kaj forumo trovigxas cxe www.drupalo.org.

La sekvanta euxropa konferenco DrupalCon okazos 19-22 de septembro en Barcelona, Hispanio:
http://barcelona2007.drupalcon.org
http://buytaert.net/drupalcon-barcelona
Granda temo de la konferenco devas esti Drupal 6, kiu aperos pli-malpli samtempe. Kvankam Drupal 5 jam havas multe da subteno por plurlingvaj pagxaroj, plurlingveco estas la cxefa temo de Drupal 6.

Pasintjare partoprenis Chuck Smith el Usono/Germanio kaj Joan Catala el Hispanio. Cxi-jare ili revenos jam kiel spertuloj, kaj ni volas sendi kun ili teamon.

Joan diris, ke partoprenantoj facile trovos logxadon en Barcelona cxe samideanoj:
http://drupalo.org/?q=node/49
Se iu volas vojagxi por partopreni, ni ofertas po gxis EUR 100 por pagi la vojon de gxis 5 homoj. Se pli da 5 volas, ni elektos la 5 plej seriozajn, do en via peto nepre priskribu viajn kapablojn, planojn, kaj bezonojn. Korekta uzado de la akuzativo ne gravas. Se ekvolos tro multe, eble ni povos trovi aliajn fontojn da financado.

Ni akceptos petojn gxis la fino de auxgusto!

Bonvoli sendu viajn petojn al
Petro
Hokan
Steve